Steinheim- germane, prononco [ŜTAJNhajm], "ŝtona hejmo", kio historie aludis al ĉeesto de multaj ŝtonaj domoj, pli stabilaj ol lignaj konstruaĵoj - estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Höxter. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 12 612 loĝantojn sur areo de 75,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 167 loĝantoj/km².
La internaciaj ĝemelaj urboj en Eŭropo, do ĉiuj krom Kalemie, estas interligitaj inter si, do ankaŭ ekzemple Specchia kaj Haukipudas, tiel ke pli facilas fari internaciajn ĝemelurbajn renkontiĝojn kaj festojn, kun partopreno de urbanoj el pli ol du diverslandaj ĝemelaj urboj.